Biden: Usono liveros al Ukrainio ekstran sekurecan helpon kaj rektan ekonomian helpon

Qiujieming Publikigita: 2022-04-22 17:50:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de aprilo, la usona prezidento Biden diris, ke Usono liveros al Ukrainio ekstran sekurecan helpon kun 800 milionoj da usonaj dolaroj kaj rektan ekonomian helpon kun 500 milionoj.

Tiutage en la Blanka Domo Biden diris, ke Usono liveros al Ukrainio ekstran sekurecan helpon kun 800 milionoj da usonaj dolaroj, por ke tiu havu pli fortan kapablon batali en orienta Donbaso, Ukrainio. Krome, Usono proponos al Ukrainio rektan ekonomian helpon kun 500 milionoj da usonaj dolaroj, por ke tiu stabiligu sian ekonomion.

Biden deklarsi ankaŭ, ke Usono malpermesos al Rusio hesi sian nacian flagon, kaj ke ĉiuj rusaj ŝipoj estos malpermesitaj halti ĉe usonaj havenoj kaj marbordoj.

Dividu