Arabaj landoj alvokas al internacia komunumo fari intervenon kontraŭ atakaj agoj de Isrealo

Publikigita: 2022-04-22 17:50:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de aprilo, al la Araba Ministronivela Komitato okazis urĝa kunveno en Amano, la ĉefurbo de Jordanio. La kunveno kondamnis la atakojn de Isrealo kontraŭ la moskeo Aqsa en Jerusalemo, alvokante al la internacia komunumo tuj fari intervenajn rimedojn.

Reprezentantoj el Jordanio, Tunizio, Alĝerio, Saud-Arabio, Palestino, Kataro, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kaj Gheit, ĝenerala sekretario de Araba Ligo, ĉeestis la kunvenon kaj diskutis la situacion pri Jerusalemo kaj la moskeo Aqsa.

Post la kunveno la Araba Ministronivela Komitato publikigis deklaron, kondamniante la lastatempajn atakojn kontraŭ kredantoj de la moskeo Aqsa, kaj protestante la agojn de Isrealo kun la celo ŝanĝi la historian pozicion kaj la aktualan situacion de la moskeo Aqsa. La deklaro diras, ke la “senkrupula provoko” de Isrealo probable instigos perforton kaj minacos la sekurecon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo.

Dividu