Rusio faras sankciojn kontraŭ usona vicprezidento kaj ĝenerala direktoro de Meta

Qiujieming Publikigita: 2022-04-22 20:54:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Rusio faras personajn sankciojn kontraŭ 29 usonaj civitanoj, inkluzive de usona vicprezidento Kamala Harris kaj ĝenerala direktoro de Meta, Mark Zuckerberg, kaj kontraŭ 61 kanadaj civitanoj,

La ministerio diris, ke entute 29 usonaj civitanoj estas inkluzivitaj en la sankcia listo de Rusio, responde al la kontraŭrusaj sankcioj efektivigitaj de la usona registaro de Joe Biden.

Rusio ankaŭ inkludis personojn de kanada registaro kaj reprezentantojn de amaskomunikiloj en sia listo, responde al la sankcioj efektivigitaj de Kanado. 61 kanadaj civitanoj estos malpermesitaj eniri Rusion.

Dividu