En internacia kunlaboro evitendas politikigo kaj armiligo

Xiong Publikigita: 2022-04-22 21:22:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 22an de aprilo Zhao Lijian, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke G20 kaj koncernaj internaciaj organizaĵoj estas platformo por diskuti internaciskale ekonomiajn kaj financajn problemojn, sed ne loko por pritrakti la ukrainajn aferojn.

Antaŭ nelonge financaj ministroj el G7 esprimis bedaŭron ke Rusio partoprenas en kunveno de financaj ministroj kaj centrobankaj estroj el G20 kaj en kunveno de la Internacia Mona Fonduso kaj de la Monda Banko. Kaj ili asertis ankaŭ, ke internaciaj organizaĵoj kaj plurflankaj forumoj ne devas fari aktivadon kun Rusio kiel normale.

Por tio Zhao diris:

“Membroj de G7 devas porti respondechavan sintenon por ke internacia kunlaboro evitu politikigon kaj armiligon kaj por ke la mondo liberigu sin de nestabileco kaj necerteco. Ĉiuj landoj kvazaŭ sidas en granda ŝipo kun sama sorto, kaj tial ili kune veturu en sekureco; ĉia ajn intenco, forĵeti iun el ili en maron, ne estas akceptebla.”

Dividu