Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, vendrede en regula gazetara konferenco, diris, ke ĉe la ukraina problemo Ĉinio inklinas al neniu.
Laŭ informo, iu ĉeĥa altranga diplomato diris, ke en la ukraina situacio, se Ĉinio kaj Rusio disvolvos kunlaboron, tio influos la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo. Demandite pri tio, Zhao esprimis la supran rimarkon.