Ĉinio kritikis Usonon kaj EU pro ilia duobla normo pri suvereneco kaj teritoria integreco

Ĝoja Publikigita: 2022-04-23 17:56:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio vendrede esprimis "fortan kaj firman oponon kontraŭ" komuna gazetara artikolo publikigita de Usono kaj la Eŭropa Unio post ilia lastatempa konsiliĝo, kaj kritikis ilian "duoblan normon" pri suvereneco kaj teritoria integreco.

Proparolanto de la Ĉina Misio al la EU diris en deklaro, "La gazetara artikolo malkovras, ke vere iuj landoj kaj organizoj en la mondo damaĝas alilandajn suverenecon kaj teritorian integrecon nome de protekto de suvereneco kaj teritoria integreco."

Usona ŝtata vicsekretario Wendy Sherman renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de Eŭropa Ekstera Aga Servo, Stefano Sannino, en Bruselo ĵaŭde kaj vendrede. Ili esprimis atenton pri Ĉinio rilate la ukrainan situacion kaj komentis temojn rilatajn al Ĉinio, ekzemple pri Tajvano, Xinjiang, homaj rajtoj kaj "ekonomia premdevigo" laŭ la artikolo.

La proparolanto urĝis, ke la EU kaj Usono forlasu la penson pri Malvarma Milito, ne "establu malgrandan klikon kontraŭ alia" kaj haltigu provokon de kontraŭeco.

Dividu