Laŭ la raporto de Columbia Broadcasting System en la 23a de aprilo, denove kreskis kazoj de KOVIM-19 en 36 usonaj ŝtato. Aldone de tio, civitanoj en diversaj lokoj de Usono tre konfuziĝis pri tio, ĉu ili devas aŭ ne surmeti maskon.
Lastatempe, la informagentejo Reuters publikigis opinisondon, dirante, ke 64% de la usonanoj opinias ke kiam la pandemio ankoraŭ estas serioza, la loka registaro devus ordoni ke homoj surmetu maskon en lokalo. Kaj krome, 65% de la enketitoj konstatas, ke estas necese preni maskon en aviadilo, trajno kaj buso.