La retejo de usona magazino National Geographic raportis la 5an de aprilo, ke novaj malsekretigitaj dokumentoj de la usona registaro malkaŝis enketon pri disvastiĝo de nova kroviruso en usona ŝtato Miĉigano. Laŭ la malsekretigitaj dokumentoj usona Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj (CRM) plifrue informiĝis pri la infektiĝo kaj disvastiĝo en iu vizono-kulturejo, tamen la centro prokrastis publikigon pri la informo.
Pri tio esploristoj diris, ke la prokrastado eble baris kontroladon pri disvastiĝo de la nova kronviruso. La koncernaj informoj pri la epidemio eble helpus al aliaj landoj plibonigi kontraŭepidemiajn rimedojn.