Ĉina ĉeftero atakis aŭtoritaton de DPP pro distrumpeto pri falsa teorio de "du ŝtatoj"

Yu Publikigita: 2022-04-25 15:20:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina ĉeftero dimanĉe atakis la aŭtoritaton de la Demokratia Progresema Partio (DPP) en la regiono Tajvano pro la distrumpeto pri la tiel nomata teorio de "du ŝtatoj".

La separistoj de la DPP kaj "tajvana sendependeco" sabate okazigis tiel nomitan seminarion por propagandi la kontraŭleĝan kaj nevalidan Traktaton de Paco kun Japanio (kutime konata kiel la San-Franciska Paca Traktato), distrumpetante la teorion "nedeterminita statuso de Tajvano", kaj asertante, ke " la du flankoj de la Tajvana Markolo ne devas esti subordigitaj unu al la alia."

Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, diris, ke la DPP intencis malkaŝe defii la vaste agnoskitan principon pri unu Ĉinio, kaj ke la intenco, pelata de la politikaj interesoj de la DPP, signifas konfuzi pravon kaj malpravon.

Ma diris, ke la movo estas vana, kaj la transmarkola reunuiĝo estas nerezistebla tendenco. Ma emfazis, ke la tiel nomata San-Franciska Paca Traktato estas kontraŭleĝa kaj nevalida dokumento subskribita de Usono kaj kelkaj aliaj landoj kun Japanio post la Dua Mondmilito, kun la Ĉina Popola Respubliko kaj Sovetunio ekskluzivitaj el ĝi.

Dividu