Ĉina Kantona Foiro altiris rekordan nombron da alilandaj aĉetantoj

Yu Publikigita: 2022-04-25 20:24:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La nombro de fremdlandaj aĉetantoj registritaj por la ĵus finita 131-a sesio de la Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, konata ankaŭ kiel la Kantona Foiro, atingis rekordan alton de 536 000 el 228 landoj kaj regionoj.

La komerca foiro kun longa historio malfermiĝis interrete de la 15a ĝis la 24a de aprilo pro la pandemio de KOVIM-19.

Xu Bing, proparolanto de la foiro, diris, ke alilandaj aĉetantoj registritaj por la 131-a sesio kreskis je 48% kompare kun la 129-a sesio kaj je 41,8% kompare kun la 130-a sesio.

Xu diris, ke inter ili, 298 100 aĉetantoj venis de landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo, okupante pli ol 55% de la totalaj aĉetantoj, dum 150 800 aĉetantoj venis de membroj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, konsistigante pli ol 28%.

Pli ol 3 milionoj da ekspoziciaĵoj estis eksponitaj interrete, inkluzive de 951 500 novaj produktoj, starigante novajn rekordojn. La reta ekspoziciejo akceptis pli ol 6,2 milionojn da vizitoj dum la lastaj dek tagoj. Entute 210 500 elektronikaj vizitkartoj estis disdonitaj de ekspoziciantoj, kaj ĉirkaŭ 100 000 interretaj konversacioj estis okazigitaj de alilandaj aĉetantoj.

Dividu