Ĉina sendito: Palestina demando devas ne esti flankenlasita

Yu Publikigita: 2022-04-26 16:27:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina sendito diris lunde, ke la demando pri Palestino ĉiam troviĝas en la kerno de la mezorienta problemo, tial ĝi devas ne esti flankenlasita, nek forgesita, malgraŭ la disvolviĝo de la internacia situacio.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke pri ĉi tiu afero, tio, kio mankas, estas ne grandioza kaj justa plano, sed la kuraĝo por agado. La fundamenta kialo de ripeta eskalado estas, ke la leĝaj naciaj rajtoj de la palestina popolo ne estas realigitaj kaj la duŝtata solvo ne estas efektivigita.

Zhang diris en kunveno de la Sekureca Konsilio, ke lastatempe refoje eskaladiĝis palestina-israela streĉeco. Ĉinio kondamnas ĉiujn atakojn kontraŭ civiluloj kaj oponas ĉiujn malobservojn de la historia statuso de religiaj sanktejoj.

"La sekureco de Israelo kaj Palestino estas interdependa kaj nedividebla. Se la sekureco de unu flanko estas bazita sur la kosto de la sekureco de la alia flanko, neeblas rompi la ciklon de perforto aŭ solvi la sekurecan enigmon," li diris. "Nur persistante en la komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureckoncepto, oni povas realigi pacan kunekziston."

Li diris, ke Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn, precipe Israelon, sin regi, kaj malebligi pluan eskaladon de la situacio.

Dividu