Ĉinio plu ekspluatos konsuman potencialon

Yu Publikigita: 2022-04-26 16:28:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio lunde publikigis gvidliniojn por plu ekspluati la konsumann potencialon de la lando, kun detalaj rimedoj por trakti mallongtempajn botelkolojn kaj akceli pli longtempan konsuman viglecon.

La lando planas konstrui aron da magazenoj en la antaŭurboj de grandaj kaj mezgrandaj urboj por certigi la liveradon de ĉiutagaj necesaĵoj okaze de krizoj, laŭ la gvidlinioj publikigitaj de la Ĝenerala Oficejo de la Ŝtata Konsilio.

La gvidlinioj ankaŭ postulis, ke la financaj institucioj plu subtenu la realan ekonomion per rimedoj, kiuj celas malpliigi interezprocenton sur pronto, redukti kotizojn, kaj helpi al la lando trakti la influon de KOVIM-19.

La releviĝo de la epidemio en pluraj urboj ekde marto havas negativan influon sur la kreskon de konsumado en Ĉinio. En marto, la detalado de konsumaj varoj malpliiĝis je 3,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La gvidlinioj montris la malfacilojn alfrontatajn de la ekonomio, precipe de la kontaktaj sektoroj. Ĝi diris, ke la lando liveros konkretan subtenon por helpi tiujn, kiuj plej multe suferas de ĉi tiu malfacila tempo.

Dividu