Usona ĵurnalo: Altiĝis mens-malsano inter usonaj adoleskantoj

Pluveta Publikigita: 2022-04-26 16:30:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de aprilo usona ĵurnalo New York Times publikigis artikolon dirante, ke altiĝas la mens-malsano inter usonaj adoleskantoj kaj pliiĝas depresio, memdamaĝo kaj memmortigo. En 2019 13% de adoleskantoj havas la problemon de depresio, plimulte je 60% ol tiu de 2007. Ankaŭ akre pliiĝis la nombro de infanoj kaj adoleskantoj vizitintaj kuracistojn pro kialoj kiel angoro, humoraj malordoj kaj memdamaĝo dum ĉi tiu periodo.

Dividu