Ĉinio urĝas Usonon tuj nuligi kontraŭleĝan fronstigon de afganaj aktivoj

Yu Publikigita: 2022-04-26 20:21:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Usono tute ne rajtas paroli pri demokratio kaj homaj rajtoj. Tio, kion Usono devas fari, estas tuj nuligi kontraŭleĝan frostigon de la aktivoj de la afgana centra banko.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al deklaro lunde publikigita de 14 sendependaj fakuloj pri homaj rajtoj de la UN. La deklaro kulpigis la usonan registaron, ke ĝi plimalbonigas la vivon de afganaj virinoj per frostigo de miliardoj da usonaj dolaroj da afganaj aktivoj.

Wang diris, ke la 20-jara usona invado al Afganio forprenis la vivojn de 174 000 afganoj, inkluzive de pli ol 30 000 civiluloj. Tio turnis preskaŭ trionon de afganoj en rifuĝintojn, kaj alfrontigis pli ol duonon de afganoj al ekstrema malsato dum la tempo, kaŭzante maloftan humanecan katastrofon.

Dividu