Usona amaskomunikilo: 400 milionoj da pafiloj en manoj de civiluloj en Usono

Publikigita: 2022-04-27 14:27:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 24an de aprilo usona amaskomunikilo PBS raportis, ke ĝis nun jam okazis 154 grandskalaj paf-kazoj en Usono, 2022. Severe pliiĝas la perfortaj kazoj de pafiloj.

Usonaj specialistoj montris, ke dum la epidemio multe pliiĝis venditaj pafiloj. Multaj usonanoj fiksas sian sekurecon sur pafilposedo. En la pasinta semajno okazis 12 grandskalaj paf-kazoj, kiuj kaŭzis vundiĝon kaj morton de pluraj homoj. La specialistoj diris, ke 400 milionoj da pafiloj estas en la manoj de civiluloj en Usono. Laj plej efika rimedo por preventi pafilajn perfortojn estas regi vendadon de pafiloj. Bedaŭrinde, tamen, federaciaj fonkontroloj kovras nur 78 procentojn de pafil-vendado. Tio signifas, ke preskaŭ kvarono de ĉiuj pafil-vendadoj en Usono estas farita sen fonkontrolo. Ĉar leĝoj pri pafil-regado estas malsamaj en diversaj ŝtatoj, kelkaj homoj ofte povas vojaĝi al ŝtatoj kun malfortaj leĝoj pri pafil-regado por akiri pafilojn.

Dividu