Ĉinaj industriaj profitoj kreskis je 8,5% en unua trimestro de 2022

Publikigita: 2022-04-27 15:08:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris merkrede, ke en la unua trimestro de 2022, la profitoj de ĉinaj industriaj firmaoj pliiĝis je 8,5% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, konservante stabilan kreskon.

La totalaj profitoj de ĉefaj industriaj entreprenoj kalkuliĝis al 1955,57 miliardoj da juanoj (298 miliardojn da usonaj dolaroj) dum la periodo de januaro ĝis marto en 2022, pliiĝante de 1157,56 miliardoj da juanoj en la periodo de januaro ĝis februaro.

Zhu Hong, altranga statistikisto de la Nacia Statistika Buroo, diris, ke industriaj firmaoj realigis stabilan kreskon en la unua trimestro profite de registaraj rimedoj, kiuj inkluzivis tredukton de impostoj kaj kotizoj. Profitoj en la mina industrio kreskis je 148%, sed fabrikado (2,1%) kaj la produktado kaj liverado de elektro, varmo, gaso kaj akvo (30,3%) malkreskis.

Zhu citis faktorojn, kiuj ankaŭ kreis malsupreniĝan premon sur kresko en la industria ekonomio - "Importita inflacio kaj la sporada eksplodo de KOVIM-19 tra la lando alportis defiojn al entreprenoj."

Dividu