Ĉinio forte kondamnas teroristan atakon kontraŭ navedbuso de Konfucea Instituto en Karaĉio

Yu Publikigita: 2022-04-27 15:10:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina ambasadorejo en Pakistano diris en deklaro, ke Ĉinio forte kondamnas la teroristan atakon marde posttagmeze en universitato en la pakistana suda havenurbo Karaĉio.

La deklaro diris, ke eksplodis navedbuso de la Konfucea Instituto en la Universitato de Karaĉio, lasante tri ĉinajn instruistojn mortigitaj kaj unu ĉinan instruiston vundita ĝis nun.

"La Ambasadorejo kaj Ĝeneralaj Konsulejoj de Ĉinio en Pakistano esprimas profundan funebron pri la viktimoj de ambaŭ landoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj al familioj de la mortintoj, kaj klopodos por trakti la okazaĵon kun la pakistana flanko", diris la deklaro.

La deklaro aldonis, ke la ĉinaj ambasadorejo kaj ĝeneralaj konsulejoj en Pakistano tuj komencis krizokazan planon, postulante, ke la pakistana flanko klopodu por trakti la vunditojn, ĝisfunde esplori la atakon kaj severe puni la krimintojn.

Dividu