Ĉinio malfermis revenan kapsulon de Shenzhou-13

Yu Publikigita: 2022-04-27 15:52:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio marde malfermis la revenan kapsulon de la homloĝata kosmoŝipo Shenzhou-13, kiu transportis tri astronaŭtojn reen al la Tero la 16an de aprilo, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo.

Eroj portitaj de la kosmoŝipo, inkluzive de kultivaĵaj semoj, 8K-altdifina memorkarto stokanta bildojn kaj videaĵojn faritajn de la astronaŭtoj en orbito, memorigaj poŝtmarkoj, kaj pentraĵoj de honkongaj adoleskantoj, estis prenitaj el la revena kapsulo.

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo diris, ke de post la starigo de la ĉina homekipita spaciala projekto, Ĉinio ĉiam donis gravecon al kontribuo al la nacia ekonomio kaj popola vivteno.

La kosmoŝipo Shenzhou-13 estis lanĉita de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio la 16an de oktobro 2021. Eksperimentoj pri kosma scienco kaj teknologio estis faritaj dum la enorbita flugado.

Dividu