Ĉinio aprobis klinikajn provojn de Omicron-specifa vakcino de Sinopharm

Yu Publikigita: 2022-04-27 19:58:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina neaktiviga vakcino kontraŭ Omicron-variatoj estis aprobita por klinikaj provoj fare de la Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj marde.

La vakcino, ekspluatita de la Ĉina Nacia Bioteknologia Grupo sub Sinopharm, estis esplorita ekde decembro 2021.

La kompanio diris, ke komencaj provoj, ekzemple sekureca taksado en bestoj kaj imunogeneca esploro, montris, ke la vakcino povas produkti altan titron de neŭtriga antikorpo kontraŭ diversaj variantoj inkluzive de Omicron.

La firmao antaŭe ekspluatis KOVIM-19-vakcinon kontraŭ la origina KOVIM-viruso kaj faris esploron pri ekspluatado de vakcinoj kontraŭ virusaj variantoj kiel Beta kaj Delta.

Dividu