Usono ne sukcesos tiri Eŭropon en la "kontraŭĉinan tendaron"

Pluveta Publikigita: 2022-04-27 20:52:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 21a ĝis la 22a de aprilo Wendy Sherman, usona ŝtata vicsekretario, vizitis Bruselon gvidante usonan delegacion por fari trian dialogon pri Usono, Eŭropo kaj Ĉinio kun eŭropaj landoj. La ĵurnalo South China Morning Post rimarkis, ke kvankam Usono forte premas, ke Usono kaj Eŭropo unuigu sian sintenon al Ĉinio, la diferencoj en ilia sinteno al Ĉinio ankaŭ estis malkaŝitaj en la kunveno. La artikolo diris, ke Usono ĉiam malantaŭe puŝis eŭropajn aliancanojn preni pli severan sintenon al Ĉinio, sed la du flankoj ankoraŭ ne atingis konsenton pri estontaj sankcioj kontraŭ Pekino.

Memstara diplomatia politiko estas unu el la tri apogiloj de la Eŭropa Unio (EU). Delonge la EU, kies kernoj estas Francio kaj Germanio, praktikis plurflankismon, oponis solflankismon kaj potencpolitikon kaj konservis distancon kun Usono pri kelkaj gravaj internaciaj problemoj. Ĉinio kaj la EU havas ampleksajn komunajn interesojn. En la pintkunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU okazinta antaŭnelonge la EU esprimis fortan volon konservi bonajn rilatojn kun Ĉinio.

Usono tenas sin al la Malvarma Milito kaj arigas "malgrandan rondon" de bandoj, kies celo estas konservi sian hegemonian pozicion. Eŭropaj landoj devus rimarki, ke Usono perfidis kaj oferis eŭropajn interesojn pri multaj gravaj aferoj. Ne sukcesos la usona komploto por tiri Eŭropon en la "kontraŭĉinan tendaron" pro si mem.

Dividu