3 000 malriĉaj afganaj familioj ricevas helpon donacitan de Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-04-28 15:20:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Entute 3 000 malriĉuloj en la nomo de siaj familioj ricevis donacitan humanitaran helpon merkrede en Kabulo.

La helpo, inkluzive de 50 kilogramoj da rizo, estas distribuita inter malriĉaj familioj el 22 distriktoj de la provinco Kabulo en ceremonio kun la ĉeesto de Khalil-ur-Rahman Haqqani, ministro pri aferoj de rifuĝintoj kaj repatrujigo.

Esprimante dankemon al Ĉinio pro sendo de humanitara helpo, Haqqani diris al raportistoj, "Hodiaŭ ni disdonas nutraĵon donacitan de Ĉinio al 3 000 familioj el la tuta Kabulo kaj ni disdonos nutraĵon ankaŭ al malriĉaj familioj en la 34 provincoj de Afganio en la venontaj kelkaj tagoj."

Haqqani diris ankaŭ, ke aro da ĉinaj helpmaterialoj inkluzive de vestaĵoj, lankovriloj, rizo kaj tritiko estos disdonitaj al malriĉaj familioj tra la lando en proksima estonteco.

Sabate ankaŭ entute 1 500 familioj ricevis helpon de Ĉinio en Kabulo.

Dividu