Irana prezidento renkontiĝis kun ĉina ministro pri defendo

Yu Publikigita: 2022-04-28 15:22:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Irana prezidento Ebrahim Raisi merkrede renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri nacia defendo Wei Fenghe.

Dum la renkontiĝo, Raisi alvokis vastigi la kampojn de kunlaboro inter la du landoj, kaj plifortigi ĉiuflankan kunlaboron, inkluzive en la milita kampo. Li diris, ke Irano kaj Ĉinio kunhavas similajn poziciojn en internaciaj aferoj kaj subtenas unu la alian. Li aldonis, ke Irano, kiu oponas unuflankecon, hegemoniismon kaj eksteran intervenon, firme subtenas Ĉinion en protekto de kernaj interesoj. Li ankaŭ dankis Ĉinion pro ĝia longtempa subteno kaj helpo dum la malfacila tempo de Irano.

Wei diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Raisi interŝanĝis telefonvokojn kaj leterojn ekde la lasta jaro, kio akcelis novan progreson en konstruado de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

La ĉina ministro diris, ke lia vizito al Irano, kiu okazas kontraŭ la fono de la nuna malkvieta internacia situacio, reflektas la gravecon de la ĉina-iranaj rilatoj, ilian firman reciprokan subtenon kaj komunan progreson. Li esprimis fortan subtenon de Ĉinio al Irano en defendo de la naciaj suvereneco kaj digno, kaj ĝian volon kunlabori kun Irano por trakti diversajn riskojn kaj defiojn, protekti komunajn interesojn kaj kune konservi regionajn kaj tutmondajn pacon kaj stabilecon.

Dividu