Ĝenerala sekretario de UN atingis Ukrainion

Yu Publikigita: 2022-04-28 17:43:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres diris merkrede, ke li atingis Ukrainion.

"Mi atingis Ukrainion post vizito al Moskvo," Guterres diris per sia Twitter-konto.

Li diris, ke la UN daŭrigos la laboron por vastigi humanitaran subtenon kaj certigi la evakuadon de civiluloj el konfliktaj regionoj, kaj li urĝis fini malamikajn agojn.

"Ju pli frue finiĝos ĉi tiu milito, des pli bone – por Ukrainio, Rusio kaj la mondo", diris la estro de la UN.

La 26an de aprilo Guterres vizitis Moskvon kaj interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin.

Dividu