Inaŭguriĝis centro de kunlaboro inter Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj pri klimatŝanĝiĝo

Yu Publikigita: 2022-04-28 21:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Centro de kunlaboro inter Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj pri klimatŝanĝiĝo inaŭguriĝis ĵaŭde en la ĉina orienta province Shandong.

La centro kune konstruita de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, la Ministerio pri Ekologio kaj Medio kaj la provinco Shandong, troviĝas en la urbo Liaocheng de la provinco, laŭ la oficejo pri eksteraj aferoj de la provinca registaro de Shandong.

La inaŭgura ceremonio de la centro kaj la malferma ceremonio de la altnivela dialogo de Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj pri klimatŝanĝiĝo okazis per videoligo ĵaŭde, kun koncernaj personoj ĉeestantaj la retan okazaĵon.

Ĉinio anoncis, ke ĝi establos la centron de kunlaboro inter Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj pri klimatŝanĝiĝo, en la unua kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj pacifikaj insullandoj okazigita en oktobro 2021.

Dividu