Opinisondo: 76% de usonanoj opinias, ke usona ekonomio malboniĝas

Pluveta Publikigita: 2022-04-29 13:14:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona opinisonda institucio Gallup publikigis rezultojn de opinisondo en la 27-a de aprilo, ke la alta inflacio malfortigas la fidon de la usona popolo al la enlanda ekonomio.

La opinisondo montris, ke kvar kvinonoj de la enketitoj opiniis, ke la usona ekonomio estas "ne malbona" aŭ "tre malbona", 42% de la enketitoj opiniis, ke la nuna ekonomia situacio estas tre malbona, kaj 76% opinias, ke la ekonomio malboniĝas.

La opinisondo de Gallup estis farita inter 1 018 plenkreskuloj de la 1-a ĝis la 19a de aprilo. Enketitoj ĝenerale opiniis, ke inflacio estas la plej grava ekonomia problemo alfrontata de Usono.

Dividu