Ĉina proparolanto atakas usonan maran tiranecon

Yu Publikigita: 2022-04-29 15:25:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina armea proparolanto ĵaŭde esprimis firman oponon kontraŭ mara tiraneco de Usono.

Tan Kefei, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Nacia Defendo, faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al demand koncerna al la lastatempa raporto de la usona defenda ministerio pri "naviga libereco".

Tan diris, ke sub la preteksto de "naviga libereco", Usono ofte sendas militajn ŝipojn kaj aviadilojn por atenci la suverenecon de aliaj landoj kaj endanĝerigi regionan pacon. Li alvokis koncernajn landojn kune oponi tian maran tiranecon.

Tan atentigis, ke la tiel nomataj "agadoj por naviga libereco" de Usono defias la internacian ordon bazitan sur internacia leĝo, senĉese minacante navigan sekurecon kaj pliigante regionan streĉecon. Tan petis Usonon pripensi la nombron de kolizioj kaj viktimoj kaŭzitaj de tiaj agadoj. Li ankaŭ urĝis Usonon ĉesigi tiel nomatajn "agadojn por naviga libereco" kaj ĉesigi publikigomn de tiaj nerespondecaj raportoj. Tan aldonis, ke Usono devas pli multe kontribui al regiona paco kaj stabileco.

Dividu