Ĉinio enorbitigis du novajn satelitojn

Yu Publikigita: 2022-04-29 15:32:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio sukcese lanĉis du novajn satelitojn de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la nordokcidenta parto de la lando vendrede je la 12:11 (pekina tempo).

La satelitoj, Siwei 01 kaj 02, estis senditaj en orbiton per la portoraketo Changzheng-2C. Ili liveros komercajn telesensajn datumservojn al industrioj inkluzive de tera mezurado kaj mapado, mediprotektado, urba sekureco kaj cifereca kampara disvolviĝo.

La vendreda lanĉo estis la 417a misio de la raketserio Changzheng.

Dividu