Ĉina sendito alvokis respekti malgrandajn ŝtatojn kaj praktiki veran multflankismon

Yu Publikigita: 2022-04-29 15:33:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Zhang Jun, ĵaŭde alvokis respekti malgrandajn ŝtatojn kaj serĉi veran multflankismon.

"Fronte al diversaj defioj kaj krizoj, ni devas resti devontigaj al egaleco de ĉiuj ŝtatoj sen distingo de grandeco, protekti aŭtoritaton kaj universalan aplikadon de internacia leĝo kaj praktiki veran multflankismon," li diris al altnivela rondtabla kunveno pri malgrandaj ŝtatoj, multflankismo kaj internacia leĝo.

Zhang diris, ke la gravaj defioj al paco kaj evoluado, interplektitaj kun necerteco kaj malstabileco, konsistigas enorman premon sur landoj, precipe malgrandaj ŝtatoj. En kriza tempo, estas pli grave konscii, ke la homaro apartenas al komunumo kun komuna estonteco.

"Por trakti la defiojn, ni devas resti devontigaj al vera multflankismo. Se la nuna geopolitika konflikto ion diras al ni, tio estas, ke vera multflankismo havas neniun rilaton kun grupa politiko, etaj klikoj, bloka konfrontiĝo aŭ nova Malvarma Milito," li diris.

Li akcentis, ke malgraŭ iliaj diferencoj en grandeco, forto kaj riĉeco, ĉiuj ŝtatoj estas egalaj membroj de la internacia komunumo. Tio estas fonda misio de la UN kaj la esenco de multflankismo kaj internacia leĝo. Tamen, hegemonio kaj potenca politiko daŭre ekzistas. Restas longa vojo por iri al demokratio en internaciaj rilatoj.

Dividu