Rusa-ukraina konflikto estas trezorujo por usonaj interesoj

Pluveta Publikigita: 2022-04-29 19:57:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La retejo de la usona gazeto The Nation lastatempe publikigis artikolon dirante, ke antaŭ la eskalado de la rusa-ukraina konflikto, la gvidantoj de ĉefaj usonaj armilkompanioj jam komencis paroli kiel pliigi siajn profitojn per la streĉiĝo inter Rusio kaj Ukrainio. En januaro, Greg Hayes, ĉefo de la kompanio Raytheon, diris, ke la perspektivo de konfliktoj en Orienta Eŭropo kaj aliaj varmaj regionoj en la mondo kreskigos la komercon de la kompanio, kaj ili vidis la ŝancon por internacia vendado. Turka verkisto kaj politikisto Suleiman Seifi Eyun skribis en artikolo, ke la rusa-ukrainia konflikto injektis viglecon en la usonan militan industrion, kaj la prezaltiĝo de petrolo kaj naturgaso alportis pli da enspezo al usonaj energikompanioj. Usono ne deziras finon de la milito.

Brita akademiulo pri internaciaj rilatoj Edward Hallett Carr iam diris: “Ni devas scii, ke Usono estas artisto kapablanta kovri siajn interesojn per aspekto de bonkoreco. En la nomo de demokratio, libereco kaj homaj rajtoj Usono lanĉis militojn en Irako, Afganio, Sirio, Libio kaj aliaj landoj por realigi maksimumon de siaj interesoj. La nuna Ukrainio jam fariĝis alia trezorujo de Usono.

Dividu