247 fremdaj firmaoj en Ŝanhajo inkluzivitaj en “blanka listo” rekomencas produktadon

Yu Publikigita: 2022-04-29 20:03:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficialulo diris ĵaŭde, ke entute 247 kompanioj starigitaj per fremda investo en Ŝanhajo estis inkluzivita en la unua aro de 666 kompanioj en la "blanka listo" de la urbo, kiu estas fiksita por subteni ilian rekomencon de produktado meze de la restriktoj de KOVIM-19.

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco Gao Feng diris en gazetara konferenco, ke la kompanioj estas plejparte en ŝlosilaj sektoroj inkluzive de integraj cirkvitoj, aŭtofabrikado, manufakturado de ekipaĵoj kaj biomedicino.

Gao diris, ke iuj ŝlosilaj fremdaj kompanioj kiel usona aŭtoproduktanto Tesla jam orde rekomencis produktadon, kaj multaj fremdaj firmaoj petis aliĝon al la dua aro de la "blanka listo" por rekomenci produktadon.

Ĉinio establis manieron de "blanka listo" por subteni la rekomencon de laboro de ĉefaj kompanioj kaj minimumigi la influon de KOVIM-19 sur la provizĉeno.

Dividu