Ĉinio insistas pri politiko de “dinamika nuligo de novaj kazoj” dum epidemia regado

Publikigita: 2022-04-30 14:24:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio sabate okazigis gazetaran konferencon, emfazante sciencajn kaj precizajn rimedojn dum prevento kaj regado de la epidemio.

De la fino de februaro ĉijare, Ĉinio rezistis la provon de severa defio pro transmisiiĝo de la varianta stamo Omicron kaj faris maksimumajn klopodojn por bridi disvastiĝon de la viruso per sciencaj kaj precizaj rimedoj.

Nun la epidemio en Jilin-provinco estis efike regata, epidemia regado en Ŝanhajo rikoltis unuajn progresojn kaj apero de novaj kazoj en la tuta lando tendencas al malpliiĝo. La fakto pruvas, ke “dinamika nuligo de novaj kazoj” estas plej bona elekto por ekvilibrigi epidemian regadon kaj ekonomian kaj socian disvolviĝon, kio estas bazlinio de Ĉinio dum prevento kaj regado de la epidemio.

Bazite de “dinamika nuligo de novaj kazoj”, klopodoj devas esti faritaj por bridi disvastiĝon en iuj lokoj kaj tiel gajni venkon de tutlanda batalo kontraŭ la epidemio. Sub la kondiĉo de “dinamika nuligo de novaj kazoj”, diversaj lokoj devas esplori bonajn spertojn kaj agmanierojn laŭ propraj statoj kaj pluapaŝe altigi sciencajn kaj celatajn nivelojn dum epidemia regado.

Dividu