Wang Yi gratulis novan ministron pri eksterlandaj aferoj de Kirgizio

Pluveta Publikigita: 2022-04-30 15:55:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 29an de aprilo ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yii sendis gratulan mesaĝon al Zheenbek Kulubaev pro lia elektiĝo kiel ministro pri eksterlandaj aferoj de Kirgizio.

Wang Yi diris en la mesaĝo, ke Ĉinio kaj Kirgizio estas amikaj najbaroj kaj ampleksaj strategiaj partneroj. De la 30aj jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kirgizio stabile disvolviĝis la dulandaj rilatoj; intimiĝis interŝanĝoj inter dulandaj altranguloj; senĉese profundiĝis politika konfido; estis riĉaj fruktoj de la kunlaboro en la framo de Zono kaj Vojo; la du landoj subtenis unua la alian en internaciaj aferoj kaj starigis bonan modelon de amika kunlaboro. Ĉinio volas kune kun Kirgizio fortigi diplomatian kunlaboron, komune praktiki komunajn konojn atingitajn de la dulandaj ŝtatestroj kaj antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon senĉese disvolviĝi.

Dividu