Usona Centro por Regado kaj Prevento de Malsano: Adena viruso eble kaŭzis severajn hepatitajn kazojn en infanoj

Henggang Publikigita: 2022-05-01 18:58:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Adena viruso eble kaŭzis eksplodon de naŭ severaj hepatitaj kazoj en infanoj en la usona ŝtato Alabamo, laŭ nova raporto de la Usona Centro por Regado kaj Prevento de Malsano.

Laŭ la centro, ĉiuj naŭ infanoj kun severa akuta hepatito montris pozitivan rezulton pri adena viruso kaj neniu el ili havis historion de infektiĝo de KOVIM-19. Tri el la infanoj suferis hepatan prostracion kaj du bezonis hepatajn transplantaĵojn. Ili resaniĝis aŭ resaniĝas. La centro diris, ke adena viruso povas eble esti la kaŭzo de ĉi tiuj raportitaj kazoj, sed aliaj potencialaj mediaj kaj situaciaj faktoroj ankoraŭ estas esploritaj. Adena viruso kun la tipo 41 kutime prezentas sin kiel diareo, vomado kaj febro, ofte akompanataj de spiraj simptomoj, laŭ la centro. Dum estis raportoj pri hepatitaj kazoj en imunecodamaĝitaj infanoj kun adenovirusa infektiĝo, adenovirusa tipo 41 ne estas konfirmita ĉu la kaŭzo de hepatito en aliaj sanaj infanoj.

Dividu