Sudafrika ĉefa amaskomunikilo alte taksas meritojn de la ĉina registaro

Xiong Publikigita: 2022-05-02 17:29:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 27an de aprilo en sendependa komunika retejo de sudafrika ĉefa amaskomunikilo aperis komenta artikolo, kiu interpretas la unuatrimestrajn ekonomiajn donitaĵojn de Ĉinio kaj alte taksas la meritojn de la ĉina registaro, ekzemple pri la kontrolado de la pandemio kaj la kreskigo de la ekonomio, kaj tio liveras al Sud-Afriko kaj aliaj landoj bonajn instruojn pri ekonomia kaj socia evoluigado.

La artikolo diras, ke lastatempe la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris la gravan paroladon titolatan “Manenmane akcepti defiojn kaj kunlabore krei estontecon” en la malfermo de la jarkunveno kadre de la Forumo de Boao por Azio. En la parolo ni vidas la sintenon de Ĉinio pri tutgloba kunlaboro kaj ekonomio reprosperiĝo. Laŭ la ĉinaj ekonomiaj indikoj en la unua trimestro, ni bone vidas, kia ekonomia potenco kaj kia kunlabora partnero nun fariĝas Ĉinio. Ĉiuj landoj strebas rekontrui ekonomion, sed tamen estas maloftaj kiel Ĉinio kun tiel forta kreskado kaj tiel notinde revigliĝo en ekonomio.

Dividu