Usonaj “orfoj de pandemio” perdis memfidon pri vivo

Xiong Publikigita: 2022-05-02 17:31:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, la usona novaĵa retejo Intelligencer rapostis, ke la pandemio igis milojn kaj milojn da usonaj infanoj alfronti pli grandan riskon. Ili bezonas pli da subtenoj. Kaj nun, la urbo Nov-Jorko ne bone zorgis tiujn “orfojn de pandemio”.

La rapostisto asertis, ke unu najbaro, plurajn monatojn post la eksplodo de la pandemio, opiniis, ke eĉ se finiĝos la pandemio, la situacio eble pli malboniĝos. “Supozu, en la afrikdevenulaj kaj latinamerikulaj loĝkomunumoj, kiom da avinoj estas familiestrinoj. Se tiuj avinoj mortus de la viruso de KOVIM-19, miloj da infanoj fariĝus orfoj.”

Du jarojn poste tia terura afero okazis. Laŭ la komuna projekto de Nor-Jorko kaj Kolumbia Ĵurnala Lernejo, en la urbo Nor-Jorko ĉirkaŭ 8 600 infanoj perdis siajn patrojn aŭ patrinojn aŭ ambaŭ aŭ zorgantojn.

Kaj aldone, laŭ la raporto de la Civita Komitato por Infanoj en Nov-Jorko, de marto de 2020 ĝis decembro de 2021, 4 730 adoleskantoj kaj infanoj sub 18 jaroj perdis siajn patrojn aŭ patrinojn aŭ prizorgantojn.

Nun, tro da infanoj perdis siajn gepatrojn aŭ geavojn. En tiu prospera metropolo vagabondas tie kaj tie senapoge.

Dividu