Meksika prezidento: Usono promesis investi en Mez-Ameriko sed ĝis nun neniom alvenis

Xiong Publikigita: 2022-05-03 18:43:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 2an de majo laŭ la loka tempo la meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador diris, ke lastatempe en sia telefona interparolo kun la usona prezidento Biden li urĝis ke Usono plenumu sian promeson investi en mez-amerikaj landoj.

Tiutage, kiam López respondis al demando farita de ĵurnalisto, li notis, ke lastatempe li telefone interparolis kun la usona prezidento Biden, kaj tiam ili diskutis pri pluraj temoj, interalie pri migrado. Krome, López menciis la investon de Usono en mez-amerikaj landoj.

Li diris, ke la koncerna laboro iras nun, tamen ĝi progresas lante. Tio ĝuste estis priparolata inter ni ambaŭ, ĉar Usono devus doni al ni pli da investoj. Ekde la ekposteniĝo de Trump (kiu estis eksa prezidento de Usono), dum tiom da jaroj, Usono ĉiam promesis investi en Mez-Ameriko 4 miliardojn da usonaj dolaroj, sed ĝis nun, neniom alvenis.

Dividu