Ĉina ambasado ĉe Usono refutis eldirojn de Usono pri rusa-ukraina konflikto

Xiong Publikigita: 2022-05-04 18:19:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 3an de majo, kiam proparolanto de la ĉina ambasado ĉe Usono respondis al demando farita de ĵurnalisto, li refutis deklaron en la 2a de majo publikigitan de la usona Ŝtata Departemento. En la deklaro oni diras ke ĉinaj funkciuloj kaj amaskomunikiloj abunde disvastigis “propagandajn, konspirajn kaj falsajn informojn”.

La proparolanto diris, ke la ĉina starpunkto pri la problemo de Ukrainio estas justa, objekta, kaj nekritikebla. Rilate al disvastigo de falsaj informoj, Usono do devas serioze sin ekzameni. Dum multaj jaroj Usono lanĉis militojn en Irako, Afganio, Sirio… senvivigis 335 000 civilulojn, kaj tio ne estas malvera. La plejparto de la landoj en la mondo pledas por solvi la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio per dialogo kaj intertraktado, ne esperante vidi ekspansiĝon de la situacio, des malpli senbridiĝon, kaj tio ankaŭ ne estas falsa.

Dividu