Usona amaskomunikilo kaj specialistoj kritikis Usonon pri misuzado de sankcioj

Mirinda Publikigita: 2022-05-05 12:54:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la lastaj jaroj leviĝis komerca protektismo en Usono. Per supereco de usona dolaro kiel internacia rezervata mono, Usono senbride donis financan sankcion al aliaj landoj kaj ĝenis la internacian komercan ordon. Usona amaskomunikilo kaj specialistoj kritikis, ke ne estas akceptebla la ago kontraŭ tutmondiĝo kaj misuzado de financa sankcio damaĝis tutmondiĝan procezon.

Usona gazeto Diplomatiaj Politikoj publikigis artikolon marde, ke regreso de tutmondiĝa procezo ne utilas al Usono, nek al la mondo. Sekve de transformiĝo de doganaj politikoj de Usono serioziĝis la inflacio de la lando kaj altiĝis la entreprena kosto.

Samtage la kompanio Goldman Sachs publikigis raporton, kiu invitis kelkajn specialistojn por ekspliki armiligon de usona dolaro kaj kontraŭtutmondiĝon. Invititaj specialistoj diris, ke Usono uzis la usonan dolaron kiel armilon kaj sekve de altiĝo de konkurenckapablo de novemerĝantaj landoj, la pozicio de usona dolaro kiel gvida mono estos malfortigata en venontaj jaroj.

Dividu