​Gastigantaj landoj de ASOAL, G20 kaj pintkunveno de APEK 2022 publikigis komunan deklaron

Mirinda Publikigita: 2022-05-05 12:55:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede Kamboĝo, Indonezio kaj Tajlando publikigis komunan deklaron, dirante ke ĉi-jare la tri landoj gastigos tri gravajn kunvenojn, kiaj la Pintkunveno de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj inter la 11a kaj la 13a de novembro, la pintkunveno de gvidantoj de la Grupo 20 en la 15a kaj la 16a de novembro kaj la neoficiala konferenco de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la 18a kaj la 19a de novembro. La tri kunvenoj havas komunan karakteron, kiu liveras al membroj oportunon por antaŭenpuŝi la tutmondan kaj regionan tagordon kaj profitigi la popolojn per paca, prospera kaj daŭripova disvolvo.

La komuna deklaro konigis ĉeftemojn de la tri pintkunvenoj kaj promesis, ke la deĵorantaj prezidantolandoj de la tri eventoj kune kun ĉiuj partneroj kaj koncernatoj klopodos por regiona kaj monda paco kaj stabileco.

Dividu