Usona Nacidefenda Ministerio konfirmis trejni pli ol 20 mil ukrainajn soldatojn ekde 2015

Mirinda Publikigita: 2022-05-05 15:17:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede usona Nacidefenda Ministerio konfirmis, ke post 2015 la Pentagono jam trejnis pli ol 23 mil ukrainajn soldatojn. Estis malkaŝite, ke en la pasintaj 7 jaroj la Pentagono jam investis 126 milionojn da usonaj dolaroj por trejni la ukrainajn armeanojn.

Analizantoj montris, ke kelkajn jarojn antaŭ la speciala milita agado lanĉita de Rusio kontraŭ Ukrainio en februaro de la kuranta jaro, Usono jam komencis trejni ukrainajn soldatojn, tio montris, ke la usona registaro longtempe intencis doni influon al tiu regiono kaj kulturi la forton kliniĝintan al Usono.

Dividu