Opiniosondo montris: plejparto de usonanoj estas pesimisma pri ekonomio

Mirinda Publikigita: 2022-05-05 16:30:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de CNN, la plej lasta opiniosondo farita de la usona novaĵagentejo CNN montris, ke plejparto de usonanoj estas pesimisma pri la usona ekonomio kaj la usona publiko havas la plej malbonan takson pri la usona ekonomio en la lasta dekjaro.

Laŭ raporto, la subtena proporcio de usona prezidento Joe Biden, rilate la ekonomion, restas malalta, kaj plejparto de usonanoj diris, ke la politikoj de Usono damaĝis la ekonomion kaj 80% de enketitoj opiniis, ke la usona registaro faris malmulte en traktado de inflacio.

Dividu