Ĉinio firme oponas ke NATO provokis kontraŭstaron en la mondo

Mirinda Publikigita: 2022-05-06 13:30:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, la Sekureca Konsilio de UN okazigis kunvenon pri la ukraina problemo. Ĉina konstanta reprezentanto en UN Zhang Jun alvokis, ke la internacia komunumo fortigos klopodon por antaŭenigi milithaŭton kaj minimumigi la humanecan influon kaŭzitan de la konflikto. Li diris, ke la ukraina krizo donis al ni profundajn lecionojn kaj oni devas pripensi tion.

Zhang diris, ke NATO fojfoje pligrandiĝis orienten post la Malvarma Milito, kio ne donis al Eŭropo sekurecon, sed metis semon de konflikto. NATO nomis sin defenda organizo, sed senbride lanĉis militon kontraŭ suverenecaj landoj kaj kaŭzis grandan morton kaj vundiĝon de homoj kaj humanecan katastrofon.

Zhang diris, ke la 7an de majo 1999 NATO bombis ĉinan ambasadorejon en Jukoslavio kaj kaŭzis morton de tri ĉinaj raportistoj kaj vundiĝon de pli ol 20 ĉinaj diplomatoj. La ĉina popolo ne forgesos tiun perforton kaj absolute ne permesas reaperon de la historio.

Dividu