MOS: Dum 2 jaroj eble ĉirkaŭ 15 milionoj da homoj mortis de la pandemio

Xiong Publikigita: 2022-05-06 16:02:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5an de majo, laŭ la plej nova takso de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), dum la pandemia periodo de 2020 ĝis 2021 ĉirkaŭ 15 milionoj da homoj mortis rekte aŭ nerekte de la pandemio, kaj la plejparto de tiuj okazis en Sudorienta Azio, Eŭropo kaj Ameriko.

MOS taksis, ke de la 1a de januaro de 2020 ĝis la 31a de decembro de 2021 sume 14,91 milionoj da homoj mortis rekte aŭ nerekte de la pandemio, sed fakte la mortoj okazis inter 13,3 kaj 16,6 milionoj.

Dividu