Ĉinio kategorie kontestas la asertojn bruigitajn de Japanio pri ĉina minaco

Xiong Publikigita: 2022-05-06 18:53:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lige kun la lastatempej eldiroj de japana ĉefministro, en regula gazetara konferenco de la 6a de majo Zhao Lijian, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la kunlaboro inter landoj devas esti utila akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la regiono, sed ne celi al tria partio, nek damaĝi triaflankajn interesojn.

Zhao rimarkigis, ke en diplomatiaj aktivecoj Japanio oftege babilaĉas pri Ĉinio, troigas la streĉan situacion de la regiono, kaj tamtamas la tiel nomatan “ĉinan minacon”. Tiel Japanio serĉas por si pretekston plifortigi siajn armilojn kaj trupojn kaj detrui la interfidon kaj kunlaboron inter regionaj landoj. Do tio estas malutila por paco kaj stabileco de la regiono, kaj tial Ĉinio kategorie kontestas la asertojn de Japanio

Dividu