Sukcese lanĉiĝis unu portoraketo kun ok satelitoj

Xiong Publikigita: 2022-05-06 20:28:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Je 10:38 en la 5a de majo, en la satelita pafcentro de Taiyuan, Ĉinio sukcese sendis per la portoraketo Changzheng-2-Ĉ ok satelitojn, i.a. 01C kaj 03D de la provinco Jilin sur la antaŭfiksitan orbiton. La pafa tasko komplete pleumiĝis. Tiutage, multaj fremdaj amaskomunikiloj koncentriĝis pri tio kaj en la unua tempo raportis la informon. Ankaŭ multaj alilandaj retanoj enrete esprimis gratulon, admirante ke “granda Ĉinio ĉiam restas en antaŭeniĝado!”

La usona retejo Space News notis, ke ĉi-foje oni lanĉis ok satelitojn per la portoraketo Changzheng-2-Ĉ, kio estas alia sukceso post la 30a de aprilo, kiam lanĉiĝis unu raketo kun kvin satelitoj – kiu estis la portoraketo Changzheng-11.


Dividu