Almenaŭ 18 homoj estis mortigitaj kaj 74 aliaj vunditaj vendrede antaŭtagmeze laŭ la loka tempo, post kiam okazis eksplodo en la hotelo Saratoga en la malnova kvartalo de la kuba ĉefurbo Havano.
Laŭ kuba prezidenta oficejo, gaso-tralikiĝo estas rigardata kiel kialo de la eksplodo en la hotelo Saratoga.
En la sama tago, gvidantoj de Nikaragvo, Venezuelo kaj Bolivio esprimis funebron pri la viktimoj de la eksplodo kaj sinceran kondolencon al la vunditoj kaj al la familioj de la viktimoj.
Fajrestinga kamiono en la okazejo
Savantoj laborantaj en la okazejo
Kuba prezidanto Miguel Diaz-Canel vizitis la okazejon
Hotelo Saratoga trafita de la eksplodo
Hotelo Saratoga trafita de la eksplodo