Guterres bonvenigis deklaron adoptitan de SK pri realigo de paco en Ukrainio

Selena Publikigita: 2022-05-07 15:39:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, vendrede publikigis deklaron, esprimante bonvenigon al alvoko de la Sekureca Konsilio pri realigo de paco en Ukrainio.

Pli frue de tiu tago, la Sekureca Konsilio publikigis prezidantan deklaron kaj esprimis profundan zorgon al paco kaj sekureco de Ukrainio. La deklaro diris, ke laŭ la Ĉarto de la UN, ĉiuj membroŝtatoj devas porti sur sin devon al solvo de internaciaj konfliktoj per paca maniero. La Sekureca Konsilio forte subtenas klopodojn de Guterres por strebo al projekto de paca solvado.

Guterres vizitis Rusion kaj Ukrainio respektive de la 26a ĝis la 28a de aprilo, faris interparolon kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj ukraina prezidento Volodymyr Zelensky kaj antaŭenigis solvon de la konfliktoj per dialogo kaj intertraktado. Lastatempe per komuna agado, la UN kaj Internacia Komitato de Ruĝa Kruco evakuis ĉirkaŭ 500 civilulojn el la ukraina havenurbo Mariupol.

Dividu