La usona politiko al Ĉinio estas paradoksa

Qiujieming Publikigita: 2022-05-07 18:04:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En septembro de la pasinta jaro, usona prezidento Joe Biden faris paroladon en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, asertante, ke Usono ne serĉis novan malvarman militon. Pensfabriko-la Esplora Fondaĵo pri Transnacia Paco kaj Estonteco, kies stabejo estas en Svedio, publikigis raporton, ke Usono sisteme antaŭenigas la “tagordon de malvarma milito kontraŭ Ĉinio”.

Fakte, post enoficiĝo de la registaro de Biden, ĝi daŭrigis la strategion de la antaŭa registaro malkunligi, subpremi kaj kalumnii Ĉinion, kaj altiris aliancanojn por kune ataki Ĉinion. Ĉi tio kontraŭas ĝian ripetan deklaron, ke ĝi ne serĉas malvarman militon kun Ĉinio, kaj reflektas, ke la usona politiko al Ĉinio estas en memkontraŭdira stato. Usona politika klerulo Andrew Latham opinias, ke la paradoksa koncepto de diplomatio estas la plej granda problemo por Usono. Li lastatempe afiŝis en la retejo Capitol Hill, ke la diplomatia penso de la usona registaro estas malkonsekvenca, “ĝi volas konstrui tutmondan aliancon por reteni Ĉinion, kaj ĝi volas stabiligi la tutmondan ekvilibron per milda sinteno, kio kaŭzis la usonan diplomatian politikon svingi forte.” Latham emfazis, ke nek la malvarmmilita pensmaniero nek la unupolusa pensmaniero adaptiĝis al la hodiaŭa mondo.


Dividu