Komenciĝas voĉdonado por ĉef-administranto de HKSAR

Jianping Publikigita: 2022-05-08 12:29:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe komenciĝis voĉdonado por la venonta ĉef-administranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR). Tio estas la unua elektado de ĉef-administranto post kiam ŝanĝoj estis faritaj al la elekta sistemo de la HKSAR en la lasta jaro.

Membroj de la elekta komitato venis al la Honkonga Konferenca kaj Ekspozicia Centro por fari balotadon de la 9-a ĝis la 11-a kaj 30 minutoj antaŭtagmeze laŭ la loka tempo.

La periodo de nomumado por la elektado komenciĝis en la 3-a de aprilo kaj finiĝis en la 16-a de aprilo. Kandidato por la posteno de ĉef-administranto devas esti nomumita de almenaŭ 188 membroj de la Elekta Komitato, kaj de almenaŭ 15 membroj el ĉiu de la kvin sektoroj de la komitato.

Laŭ anonco publikigita en la gazetara konferenco la 18-an de aprilo, la sola kandidato John Lee Ka-chiu ricevis 786 validajn voĉojn el la 1 500 membroj de la Elekta Komitato.

Dividu