John Lee Ka-chiu okazigis gazetaran konferencon post gajno en la elektado de ĉef-administranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR) la 8-an de majo.
Carrie Lam, nuna ĉef-administranto de la ĉina HKSAR, dimanĉe gratulis John Lee pro lia elektiĝo kiel la sesa ĉef-administranto de la HKSAR.
“Mi etendas mian sinceran gratulon al s-ro John Lee pro lia sukcesa elektiĝo, kaj hodiaŭ iom poste mi sendos raporton pri la elekta rezulto al la centra popola registaro,” ŝi diris.